Lingvoj de Afganio

Estas du oficialaj lingvoj de Afganio, kaj aliaj lingvoj estas parolataj. La du oficialaj lingvoj, la persa kaj la paŝtua, estas la plej ofte parolataj. La persa lingvo ankaŭ nomiĝas Dari, Farsi, estas parolata de duono de la popolo. Ĉi tiu pocentaĵo inkluzivas ĉirkaŭ du milionojn da parolantoj de la Hazaragi-dialekto. La paŝtua lingvo estas parolata de 35 % de la popolo.

Krome estas parolataj diversaj tjurkaj lingvoj, nome la turkmena kaj la uzbeka, krome pli ol tridek aliaj lingvoj. Granda parto de la popolo estas dulingva.[1]

  1. CIA - The World Factbook -- Afghanistan. Central Intelligence Agency (2006-10-17). Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita 2006-11-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita 2021-09-01.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search